Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 278 (2011-08-07)
[esperantic.org] Sam Green ĉe E-USA-kongreso

La filmo de Sam Green prezentita dum la kongreso de Esperanto-USA

La dokument-filmo de Sam Green pri Esperanto, The Universal Language (La universala lingvo), estis prezentita dum la ĉi-jara kongreso de Esperanto-USA en Emeryville, Kalifornio, 17-20-a de junio, 2011.

La 25-minuta dokument-filmo pri Esperanto estas ĉefe la produkto de la filmado, kiun Sam Green faris dum la pasintaj kelkaj Universalaj Kongresoj de Esperanto, kun la subteno de ESF (la malneto de tiu ĉi filmo estis prezentita la 15-an de decembro dum la Esperanto-simpozio ĉe UN en Novjorko, organizita de la Novjorka Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio kaj vizitita de George Soros). Tiu ĉi estas la dua filmo el du planitaj dokument-filmoj. La unua, Utopia in Four Movements (Utopio en kvar movimentoj), estis unue prezentita dum la film-festivalo Sundance kaj estis tre bone akceptita.

La kunlaboro inter ESF kaj la reĝisoro Sam Green datiĝas ekde 2006, kiam ESF konsentis provizi limigitan financan subtenon por la dokument-filmo pri Esperanto fare de Sam Green, kies unua dokument-filmo, The Weather Underground (La Vetera Subgrundo) estis nomumita por la premio Academy Award. La dua subvencio estis donita al li en 2007. S-ro Green kaj lia teamo vizitis en 2006 la Universalan Kongreson en Florenco, kaj en 2007, la UK-n en Jokohamo. Por lerni pli pri Sam Green: http://www.samgreen.to

Ankaŭ, ESF estis larĝe prezentita dum la kongreso, kun kvin el ok estraranoj partoprenontaj. La prezidanto de ESF, Humphrey Tonkin, faris la festparoladon kun la temo La nova rolo de Esperanto, kaj ESF faris prezentaĵon. Konatiĝu kun ESF. Por lerni pri la kongreso kaj kiel aliĝi, bv. viziti http://esperanto-usa.org/lk2011/.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026